
akordo - la bosko fraksena lyrics
Loading...
la bosko fraksena tre klare parolas
per vortoj blovataj de l’ vento el ĝi;
dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
vizaĝoj amataj rigardas al mi
en revo malnovaj amikoj aperas
vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor’;
kun fl+stro mallaŭta folioj susuras
ĉe l’ bosko fraksena, la hejmo de l’ kor’
ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas
ariojn malnovajn aŭdadas orel’;
pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas
amikoj revenas al ter’ el ĉiel’
en ĉiu angulo vidiĝas najbaro
la karaj vizaĝoj ne plu estas for:
rigardas min ame malnov+amikaro
el bosko fraksena, la hejmo de l’ kor’
Random Lyrics
- i hate this place - a simple cat lyrics
- timofeew - дура lyrics
- troubleshoot - worst bad habit lyrics
- key watch - mythomane palace lyrics
- pedaz - für immer lyrics
- oraciónsaint - sailor moon lyrics
- konamee - sunshine lyrics
- jay cali zm - shawty lyrics
- jut jut - brand lyrics
- ghostofficial349 a.k.a. titan - torquemada lyrics