chantal (isr) - dum vespero aŭ mateno lyrics
Loading...
[teksto de “dum vespero aŭ mateno” ft. chantal]
[strofo 1]
dum vespero aŭ mateno
mi eliros al promeno
sub la mont’, en val’ arbara
staras akaci’ multjara
[strofo 2]
sorĉaŭguras ĝi pri l’ sorto
pri l’ estonta viv’ aŭ morto
mi divenos laŭ florbranĉo
kia estos la fianĉo?
[strofo 3]
li el kia venos lando?
el poluj’ aŭ litva rando?
ĉu en ĉar’ kun multa bono
aŭ kun sak’ kaj vag+bastono?
[strofo 4]
kia estos dot+trezoro?
perloj, ĉu koral’ en oro?
blonda li aŭ brun+vizaĝa?
estos vidvo aŭ junaĝa?
[strofo 5]
se li grizharulo estas
mi pri l’ geedziĝ’ kontestas
petos patron: — min mortigu
nur al li ne edzinigu
ĉar ne volas mi oldulon
sed junulon, nur junulon
Random Lyrics
- division:dark - promise lyrics
- selena - como te quiero yo a ti (cumbia version) lyrics
- blak - black hoodie lyrics
- jeong sewoon (정세운) - say yes (romanized) lyrics
- lil squeakarius - feel too good lyrics
- d.n (daniale neznamov) - я тебя убил ( i kill you) lyrics
- whigfield - waitin' for saturday lyrics
- mulalovee - fast lyrics
- boy on the left - what she said lyrics
- euskoro - molly (maquette2 29.09.21) lyrics