clarence bicknell - patro nia, ni alvenis lyrics
Loading...
[teksto de “patro nia, ni alvenis” ft. clarence bicknell]
[strofo 1]
patro nia! ni alvenis
trans la lando, trans la mar’
kaj per unu lingvo laŭdas
vin, la patron de l’ homar’
[strofo 2]
la espero por frateco
estis la gvidanta stel’
la finiĝo de malpacoj
estas nia sankta cel’
[strofo 3]
ekrompiĝas nun l’ antikva
interhoma barikad’
nin kunligas unu ilo
sama lingva parolad’
[strofo 4]
patro! ankaŭ niajn korojn
ligu kune pli kaj pli
por ke ni frataro iĝu
unu vera famili’
[strofo 5]
nun donacu vian benon
al ni kaj al nia cel’
ĝis l’ espero nia sankta
plenumiĝos en ĉiel’
Random Lyrics
- josh allgood - cottage lyrics
- slow buildings - copalot lyrics
- kindred worship - stories lyrics
- joe turone - turnpike lyrics
- astro e - i just pulled up on your lot!! lyrics
- swift cappola - microphone lyrics
- faux lake - ya know? lyrics
- capoxxo - shawty you're the best lyrics
- ed ames - deck the halls lyrics
- teddy mac, jerry thomas - hush hush lyrics