
ekde tiam - pacxjo lyrics
Loading...
paĉjo donis al li pistolon
kaj ideojn pri h0m+j malsamaj al li
li kreskis konfuza, kalkulis kontuzojn
kaj deponis multan malamon
tre enen de si
je suna mateno li pafis koleron
en homplena strato kaj mem manĝis kuglon
cent h0m+jn li murdis cent vivojn abortis
sed kien ni metu la kulpon pri ĉio ĉi
paĉjo kreskis en la orfejo
la gepatroj murditaj do restis nur li
fremduloj ja kulpis nur tion li sciis
do li nek spertis amon nek povis ĝin redoni
je varma vespero li gustis la amon
ŝi traktis lin bone li faris la samon
post malpli ol jaro la eta beb’ venis
sed nasko danĝera la panjon forprenis
kaj jaro post jaro de kulpo, malĝojo
ne unu bondiro je eĉ unu fojo
senama kreskado distordus eĉ papon
do kial doni al junulo tia pafilon?
Random Lyrics
- nightmareboys - последний день (last day) lyrics
- ravaughn - prove it lyrics
- smackwtg - 10 stutz lyrics
- jay prince - finale freestyle lyrics
- tadoe - lamb truck lyrics
- 케이시 (kassy) - dizzy lyrics
- darkside e - sick lyrics
- 6vib3z - terrified lies lyrics
- trevor green - this must be the place (naive melody) edit lyrics
- spekti - villi kortti lyrics