ĝanfranko - tiuj kiuj lyrics
[teksto de “tiuj kiuj” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
tiuj kiuj kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj
tiuj kiuj interŝanĝas alumetojn kontraŭ nestampitaj skaraboj
tiuj kiuj filatele afrankita
tiuj kiuj defendas pacon per tankoj
tiuj kiuj mankas akuzativon
tiuj kiuj per biciklo trenas tra afriko la reputacion de la internacia lingvo
tiuj kiuj ne ŝatas fumantojn, viandomanĝantojn, enmigrintojn kaj neologismojn
tiuj kiuj ŝatas nordeŭropajn virojn tamen sen diferencoj rilate sekson, rason, lingvon
tiuj kiuj en bulonjo+sur+maro
tiuj kiuj aldonas al la franca o+finaĵon kaj nomas tion „plena esperanta vortaro”
tiuj kiuj la estonto estas nia
tiuj kiuj presigas poemaron je siaj kostoj pri siaj sentoj
tiuj kiuj uea+as co+e kiel ma+oj kaj en ker de tejo kunlaboras kun la kc de bea kaj kun iemw
tiuj kiuj elektas kongrestemon
tiuj kiuj virine agadas
tiuj kiuj ne parolu al mi pri politiko
tiuj kiuj mi estas neŭtrala eĉ pri neŭtraleco
tiuj kiuj redaktas gazeton
tiuj kiuj pupe teatras
tiuj kiuj sciencnivele esploras pri la nombro de butonoj en la jakoj de zamenhof kaj de aliaj pioniroj
tiuj kiuj denaskas ĝismorte
tiuj kiuj jam dek jarojn eklernis la lingvon kaj ankoraŭ ne finis
tiuj kiuj eŭropo estas la lando por ni
tiuj kiuj vespermanĝas kun siaj amikoj kaj sendas al heroldo raporton pri kunveno de la tuturba ĉef+estraro
tiuj kiuj ju pli grandas la stelo des pli bone
tiuj kiuj nova monsistemo por solvi ĉiujn mondajn problemojn en dudek kvar horoj
tiuj kiuj unuope parolas nome de la mondaj amasoj
tiuj kiuj memkritikas
tiuj kiuj tamen aĉetinda verko plus dek+elcenta sendokosto
tiuj, tiuj en roterdamo
Random Lyrics
- mauser - bebiendo el dolor lyrics
- realitin - boca raton lyrics
- mbl solo - hate your close friends lyrics
- lil hardsock - goofy phonk lyrics
- emil kruse - væbnet med vinger lyrics
- pacific bird - old friends lyrics
- bukshot - we working lyrics
- gateway worship español - tu gloria llena la tierra lyrics
- illapu - cacharpaya del pasiri lyrics
- soujee blunt - pull up lyrics