
gianfranco molle - ĉasado de ĥimero lyrics
[teksto de “ĉasado de ĥimero” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
mi malvenkis en milito
dolorblanka mia kolor’
landon rabas sen hezito
ili moke pri dolor’
pulo ŝvela pro glorsento
laŭ mi estas parizan’
tra la historia vento
kion diros okcitan’?
tra la historia vento
kion diros okcitan’?
[strofo 2]
kiel lingva bastiono
restas nur okdek+jarul’
de memoro eĉ ne ono
forrabatas nia junul’
nun kapbatoj kontraŭ pordon
kapbatintoj en hospital’
glasoj plenaj ĝis la bordo
kiel ĉap’ la sankta gral’
glasoj plenaj ĝis la bordo
kiel ĉap’ la sankta gral’
[strofo 3]
por ĉasado de ĥimero
ne utilas elektra ŝok’
kiel aĉo de la tero
sango, fajro en mia vok’
mi malvenkis en milito
dolorblanka mia kolor’
landon rabas sen hezito
ili moke pri dolor’
landon rabas sen hezito
ili moke pri dolor’
Random Lyrics
- eli derby - wicked lyrics
- grupo allien's - a esa lyrics
- 藤原さくら (sakura fujiwara) - super good lyrics
- wormmm's - devil lyrics
- matilda pearl - fuck u finn lyrics
- pete townshend - kids! do you want kids (demo) lyrics
- ari bradshaw - tragic lyrics
- ostatni dzień lata - stories znajomych lyrics
- tume sod - gangsta rap lyrics
- ihatenikolas - fair well lyrics