![azlyrics.biz](https://azlyrics.biz/assets/logo.png)
i.d.c. – dank’ al kate lyrics
Loading...
ĉar tiom bonas tiu kanto
mi finfine scias
kion mi skribu en retmesaĝ’
de kate bush estas mi ŝatanto
mi feliĉas ade aŭskulti ŝin
en via facebook-paĝ’
kaj eble eble
plifortiĝos ja tiu ond’ de simpati’
kaj fariĝos ni kune eta amika rond’
aŭ pli
perdiĝas mi en la kontemplo
de kultura mond’
tiel filtrita en la profil’
de junulin’ de modernaj tempoj
hipnotiĝas mi je la mirakla retamikil’
kaj eble eble
reciprokiĝos ja tiu ond’ de simpati’
kaj fariĝos ni kune eta amika rond’
aŭ pli
aŭ pli, aŭ pli, aŭ pli, eĉ pli, kaj pli
ĉar al mi ĉiam kaŭzas vidi vin
rideton sur vizaĝ’
jen kion volis diri mi
en la mesaĝ
la retmesaĝ
la retmesaĝ
fin’ de mesaĝ’
Random Lyrics
- tugu – dinero lyrics
- krilino – dz power lyrics
- il triangolo di penrose – la festa di addio lyrics
- piney gir – keep it together lyrics
- the sorry shop – know me right lyrics
- brain fno – non penso lyrics
- kid kern – comme des garcons lyrics
- lijpe – terug naar toen lyrics
- s.g. the inspiration man – god bless lyrics
- silhouette – inside the frozen kingdoom lyrics