jacques yvart - birdo sur drato lyrics
[teksto de “birdo sur drato” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
kiel birdo sur drat’
aŭ drinkulo en nokta debat’
strebis mi laŭ mia pov’ al liberec’
kiel vermo sur hok’
aŭ kavalir’ el eksmoda epok’
al vi iros mia tut+rekompenc’
[rekantaĵo]
kaj se mi, mi kruelis en sinten’
vi forgesu sen iu malben’
kaj se mi, mi agis en malfidel’
vi sciu ke ne vi estis la cel’
[strofo 2]
kiel mort+beba morn’
kiel besto per korn’
pro mi dorne vundiĝis helpopretec’
jen ĉi+kante mia ĵur’
la misagojn sen iu spur’
pagos mi tute laŭ dec’
[rekantaĵo]
almozulon vidis mi sur ligna lambaston’
vokis li „ne pеtu tiom sen bezon’”
kaj belulinon vidis mi еn sombra pord’
kriis ŝi „petu pli, jen ĉio en ord’”
[postludo]
kiel birdo sur drat’
aŭ drinkulo en nokta debat’
strebis mi laŭ mia pov’ al liberec’
Random Lyrics
- rayben - el único lyrics
- the big moon - ladye bay lyrics
- finesse2tymes - luv n hip-hop lyrics
- sv squad - talk to me nice (sv squad) lyrics
- owen adamcik - a promise lyrics
- my kid brother - paper houses lyrics
- bonny light horseman - gone by fall lyrics
- thegrandwy-z - get naughty lyrics
- esham - birdz nest lyrics
- swisship, yourstrulyharis - saturn lyrics