
jacques yvart - en la valo de l' rozoj lyrics
[teksto de “en la valo de l’ rozoj” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
ni revenis al hejm’ post la militofin’
estis mi juna knab’, diligenta lernant’
naskiĝis tie mi, plukreskis tie mi
la maro en proksim’ lulis ondojn kun kant’
en dimanĉ’ trinkis ni limonadon primrozo
en la valo de l’ rozoj, en la valo de l’ rozoj
[strofo 2]
kuris sur la dunar’ mi, indiana stel’
antaŭ mi fuĝis for jen kunikla bizon’
globetojn perdis mi sub sablo de kastel’
humila dommastrin’ donis novajn pro bon’
pensi pri ĉio ĉi, jukas min kurioze
en la valo de l’ rozoj, en la valo de l’ rozoj
[strofo 3]
en flandrio la hom’ ridas, dancas pro art’
kantas en dialekt’ aŭ laŭ plej lasta mod’
dum bal’ ĉe ĵeremi’ ja flirtis ĉiu par’
ombreca la etos’ ŝirmis ĝin kiel rod’
ludis akordion’ „la vivo roza”
en la valo de l’ rozoj, en la valo de l’ rozoj
[strofo 4]
tien reiras mi foje sed jen frenez’
eĉ ĝis sur mia dun’ staras fi+loĝoblok’
disvendis ĝardenist’ sian teron sen prez’
la balon ĵeremi’ fermis post glorepok’
kelner’! servu al mi alian primrozon
por la valo de l’ rozoj, por la valo de l’ rozoj
kelner’! reservu al ni alian primrozon
por la valo de l’ rozoj, por la valo de l’ rozoj
Random Lyrics
- adam sanders - she's in love lyrics
- harry quintana - white noise lyrics
- deadly vipers - atom lyrics
- hvmanocz - moja żabcia 2 lyrics
- lil frakk - téboly lyrics
- ümit ülperen - ilk yaz geldi dağlara lyrics
- tice greek - snakes lyrics
- nosorious - these roads lyrics
- maurice crowbar - baphomet milk lyrics
- kelvin ricch - real ones lyrics