
kore (fra) - promeso via lyrics
[teksto de “promeso via” ft. kore]
[strofo 1]
tiomajn belojn diris ni
en mil+kolora idili’
kaj en momento ekster norm’
mi ofte citas laŭ memor’
[strofo 2]
jen mieno tra mia rid’
min tro vundas ia vid’
kial foriru vi de mi
dirinte ke amos min ĉiam vi?
[rekantaĵo]
jen promeso via, jen promeso via, promeso via
jen promeso via, jen promeso via, promeso via
[pianosoloo]
[strofo 3]
multajn vortojn de tener’ sen fino
sur notetoj karesantaj min
parfumas vivo de legendo
kun foja rido, foja plendo
[strofo 4]
tro da certoj blindigas min
for de vi nur la ĉagreno
ĉu ĝi rilatis al muta vivo?
nun restas de ni trista voja deriv’
[rekantaĵo]
jen promeso via, jen promeso via, promeso via
jen promeso via, jen promeso via, promeso via
[instrumenta]
[strofo 5]
dum pasas viv’ kun abandono
kies promesoj laŭ rezono
la brilon perdis ekster sci’
eĉ belas viv’ sen ĉio ĉi
[strofo 6]
por eterne el la veaj fatoj
ho! mi scias pri traŭmatoj
nura bedaŭro pro malfrua pens’
por ĉiam vin havos mi en la mens’
[rekantaĵo]
jen promeso mia, jen promeso mia, promeso mia
jen promeso mia, jen promeso mia, promeso mia
jen promeso mia, promeso mia
Random Lyrics
- ghoulshorizon - panic attack (interlude) lyrics
- mino (송민호) - city+++ lyrics
- faybe - me against myself lyrics
- r.e.m. - the apologist - live from pyramid stage, glastonbury festival / 1999 lyrics
- kang daniel - tpir lyrics
- berry miracle - hold up (intro) lyrics
- furkykass - sun lyrics
- herencia de patrones - tiempo es dinero lyrics
- k-wau - ik im not lyrics
- masn - high school lyrics