manŭel (ita) - amo sub lunlumo lyrics
[teksto de “amo sub lunlumo” ft. manŭel]
[strofo 1]
ĉu vi jam dormas sub mola littuko?
do, ne rimarkis vi ĉi tiun plaĉan nokton
eble vi sonĝas aŭ, orelostreĉe
atendas min samkiel ofte, pasintece
dum mia longa malĉeest’, mi ĉiam pensis nur pri vi
bonvolu nun ne lasi min plu sola tie ĉi
[rekantaĵo]
ho, karulino, venu kun mi sub lunlumon
profitu je ĉi tiu romantika hor’
retrovu ni la fonton de l’ vera vivtrezoro
senfine por ni brilos amo sub lunlumo
[strofo 2]
ĉu vi memoras nun pri tiuj tempoj
kiam ni planis formi belan familion?
kiam korŝire devis mi elmigri
por perlabori monon, realigi revojn?
finiĝas mia forestad’, plename mi revenas nun
ne atendigu min plu, baldaŭ jam vekiĝos sun’
[rekantaĵo]
ho, karulino, venu kun mi sub lunlumon
rigardu, fleksgenue nun mi pеtas vin
la nura amo estas vi, vi aŭ neniu alia
ni ĝoje rеaligu amon sub lunlumo
[rekantaĵo]
ho, karulino, venu kun mi sub lunlumon
rigardu, fleksgenue nun mi petas vin
la nura amo estas vi, vi aŭ neniu alia
ni ĝoje realigu amon sub lunlumo
[eliro]
la nura amo estas vi, vi aŭ neniu alia
ni ĝoje realigu amon sub lunlumo
la nura amo estas vi, vi aŭ neniu alia
ni ĝoje realigu amon sub lunlumo
Random Lyrics
- kevin padron - lames lyrics
- xxhnex - chandra lyrics
- yun head - i sampled the opening of adventure time lyrics
- eren sensei - ben gibi 'asla' lyrics
- nanpa básico & yeison jiménez - para los dolidos lyrics
- asinhell - inner sancticide lyrics
- m.b.6ixteen - ba3ed lyrics
- friman (ita) - decidi tu lyrics
- stephen muyi - the light lyrics
- dessa - rothko lyrics