olivier tzaut - dekses tunojn lyrics
[teksto de “dekses tunojn” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
oni diras, ke h0m+ fariĝis el kot’
sed h0m+ konsistas en karno kaj ost’
sango, muskoloj, nervoj kaj haŭt’
kun cerbo vakua kaj kun dorsa fort’
[refreno]
ŝarĝi dekses tunojn, por kio do?
ŝuldi plian monon dum mi ŝuldas jam tro
ne voku! mi ne povus eliri for
ne mia estas eĉ la propra kor’
[strofo 2]
mi naskiĝis matenon kiam ŝtormis la vent’
mi vivis junecon en ŝtorma turment’
elfosas mi karbon, ŝovelas en rok’
min trafas kompense nur insulta vok’
[refreno]
ŝarĝi dekses tunojn, por kio do?
aĝi plian tagon dum mi aĝas jam tro
ne voku! mi ne povus eliri for
ne mia estas eĉ la propra kor’
[strofo 3]
rapidu flanken dum mi venas el tru’
ĝin kelkaj ne faris kaj ne vivas plu
pugno el fero, alia el ŝtal’
jes, ambaŭ bonegas por la venĝ’ batal’
[refreno]
ŝarĝi dekses tunojn, por kio do?
ŝuldi plian monon dum mi ŝuldas jam tro
ne voku! mi ne povus eliri for
ne mia estas eĉ la propra kor’
Random Lyrics
- 44aerials - blood drops lyrics
- owen (grc) - hangover lyrics
- charles (bel) - you still think you're right lyrics
- bilal salahuddin - hawalat lyrics
- chiiara - toxic positivity lyrics
- maria nalbandian - mi eraz (a dream) lyrics
- bassea - you know you’re in my dreams lyrics
- nicki richards - happening to me again lyrics
- jakie quartz - mal de vivre lyrics
- hinzy - fiend lyrics