요가일래 (jogaile) - kie dormas vent' lyrics
[teksto de “kie dormas vent'” ft. jogaile]
[strofo 1]
jen alvenis mi laŭ la venta flu’
restadis mi en tiu luna lum’
malproksimen tien iras la nubar’
tenita longe larmo falas al la mar’
[rekantaĵo]
apud mi ĉeestas vi
neatingebla vi
ho, kial tamen tristas
tiel, tiel tristas mia kor’?
destinita de l’ ĉiel’ aldrivas nia am’
al tiu loko, kie dormas vent’
[strofo 2]
netranseblas nun tiu ĉi river’
nun estas tro malfrue por bedaŭr’
kvankam viajn varmajn manojn tenas mi
la du okuloj plenas sole de malĝoj’
[rekantaĵo]
apud mi ĉeestas vi
neatingebla vi
ho kial tamen tristas
tiel, tiel tristas mia kor’?
destinita de l’ ĉiel’ aldrivas nia am’
al tiu loko, kie dormas vent’
[postrekantaĵo]
bedaŭru ne plu
eĉ malgraŭ peno
dеvas mi ekiri nun
al la fora lok’
[rekantaĵo]
apud mi ĉeestas vi
neatingebla vi
ho kial tamеn tristas
tiel, tiel tristas mia kor’?
destinita de l’ ĉiel’ aldrivas nia am’
al tiu loko, kie dormas vent’
Random Lyrics
- drod - graveyard lyrics
- 18k - xxl lyrics
- stickyflow - либо тебя (libo tebya) lyrics
- thepolonia - dua cinta lyrics
- anna vissi - re! (hotel ermou live version) lyrics
- pl digital - hard lyrics
- anna vissi - travma (hotel ermou live version) lyrics
- aliah sheffield - never drinking again lyrics
- esther fiaux - salmo 91 lyrics
- slim (uk) - timmys story lyrics