persone - la leviĝo de la lun' lyrics
estas mi kapt-ta en amasmalliberej’
mi estas prizonulo de la tago
mi ne kuraĝas movi min
ĉar en la taga lum’
montriĝas ĉiu mia ago
ĉiu eta movo, ĉiu paŝo sur la strat’
ĉiam min observas la okuloj
kaj kreskas ĝis paniko
la malbeno de solec’
meze de aliaj prizonuloj
sed je sunomalleviĝ’
mi liberiĝas de la pun’
kaj ĝuas vian amon
finfine
je la leviĝo de la lun’
ĉiam ĉirkaŭstaras min la muroj de malkaŝ’
mi estas prizonulo de la tago
mi ne kuraĝas movi min
ĉar en la taga lum’
montriĝas ĉiu mia ago
sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’
kaj vidas ĝin proksime al la tero
kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp’
venos ĝojo, venos nun vespero
ĉar je sunomalleviĝ’…
kiam la luno brilas tra via fenestro
li estas la sola kiu rigardas nin
sed mi bone konas la vizaĝon de l’ ĝentila noktoestro
nenion li diros neniel mi timas lin
ĉar je sunomalleviĝ’…
Random Lyrics
- натали (natali) - птицы белые мои (ptitsy belye moy) lyrics
- ludus - little girls lyrics
- vader - code lyrics
- milo (pop) - skin and bones lyrics
- imperial leisure - the landlord's daughter lyrics
- spider murphy gang - i wui ned jammern lyrics
- otl - more work lyrics
- simple minds - silent kiss lyrics
- trikhorn - reckless thunder lyrics
- arma blanca - sueños lyrics