carina (swe) – pro kio? lyrics
[teksto de “pro kio?” ft. carina]
[strofo 1]
pro kio la ĉielo bluas
kaj vento blovas?
pro kio birdoj povas flugi
sed mi ne povas?
pro kio ĉiam tago venas
kaj lumas suno?
kaj steloj kaŝas sin matene
foriras luno?
[rekantaĵo]
demandoj en la kapo multas
mi volas scii
pri ĉio en la mondo tuta
jes, pri ĉio!
[strofo 2]
pro kio nuboj povas esti
kvazaŭ grandaj veloj?
aŭ mirindaj, ekzotikaj bestoj
en la ĉielo?
kaj elefantoj havas rostron
mi – kurtan nazon?
simioj havas longan voston
mi – nur postaĵon? (mi – nur postaĵon?)
[rekantaĵo]
demandoj en la kapo multas
mi volas scii
pri ĉio en la mondo tuta
jes, pri ĉio!
[ponto]
pro kio vintre estas neĝo
sur la tegment’ de ĉiu domo?
kial ekzistas n0blaj reĝoj
kaj “simplaj” h0m+j?
[strofo 3]
pro kio iuj estas riĉaj?
aliaj male? (aliaj male?)
pro kio multaj malfeliĉas
en la realo? (en la realo?)
[eliro]
demandoj en la kapo multas
mi volas scii
pri ĉio en la mondo tuta
demandoj en la kapo multas
mi volas scii
pri ĉio еn la mondo tuta
jes, pri ĉio! (mi volas scii)
jes, pri ĉio! (mi volas scii)
jes, pri ĉio! (mi volas scii)
jеs, pri ĉio! (mi volas scii)
jes, pri ĉio!
Random Lyrics
- victor mühlethaler – o novo show da corista (vai frustrar vocês) lyrics
- tefxl – less lyrics
- gunster – country rappin’ lyrics
- capital theatre – time lyrics
- lo key – live from the 215 lyrics
- queezy_the_gangster – dangerous state of mind (remix) lyrics
- ty balla – body lyrics
- dryan – frio lyrics
- vurb – i’m glad it’s over lyrics
- benshi – what they on? lyrics