ĝanfranko – mia patro jen ulo normala lyrics
[teksto de “mia patro jen ulo normala” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
mia patro jen ulo normala
tute laŭ sia generacio
la makzelo al la kortoj parolis
sed mortintoj lin malpravigis
ili ĉiuj lin bone komprenis
[strofo 2]
kaj pluludas la infano en la korto
ĵetas ŝtonojn al la mar’ kaj ĉielo
ĉiufoje trafinte je stelo
la okulojn li fermas kaj revas
la okulojn li fermas kaj ŝvebas
[strofo 3]
en salò, la ĉevaloj finmortis pro enuo
se vi vetas je nigro malgajnas
mussolini eĉ verkis poemojn
la poetoj: estaĵoj danĝeraj
ĉiu diro nur temas pri trompo
[strofo 4]
mia patr’ estas knabo trankvila
kaj matene li legas ĵurnalojn
li posedas, li pensas, konvinkojn
lia filo nur ŝipo pirata
lia filo nur ŝipo pirata
[strofo 5]
kaj ankoraŭ nun restas skribaĵo nigra
sur la muro de mia loĝejo
“la nacia movado finvenkos”
kaj la estroj nun havas trankvilon
kaj kravatojn kun taŭgaj koloroj
[strofo 6]
sed ekhaltis la infano en la korto
li laciĝis postkuri la kajtojn
sidas li ĉe memoroj apudaj kaj bruoj nun foraj
li rigardas la muron, la manojn
li rigardas la muron, la manojn
you might also like
Random Lyrics
- césar galones – não para sanfoneiro (part. marcello teodoro) lyrics
- 麥浚龍 (juno mak) – 也 (as well) lyrics
- era7capone – para yapmakta lyrics
- джокес (dzhokez) – guess me (загадай меня) lyrics
- leesta – i hate lyrics
- the shapists – in my head lyrics
- jae fontane – no map lyrics
- keposcored – one & only lyrics
- evaristobeatbox – joaozinho lyrics
- camouflage – handsome [psycho-ray-mix] lyrics