gianfranco molle – balado pri ulo lyrics
[teksto de “balado pri ulo” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
estis foje ul’
tretinta per pied’
per nuda la pied’
fekaĵon en angul’
li diris tuj ke li
per sia la pied’
malpura la pied’
ne marŝi volis pli
[strofo 2]
ne estis tie akv’
por lav’ de la pied’
por lav’ de la pied’
ne estis tie akv’
li pensis per hakil’
la kruron tranĉi for
ĉi kruron tranĉis for
li haste per hakil’
[strofo 3]
li hastis, eble tro
tranĉitas bona krur’
tranĉitas pura krur’
de nia la hero’
tuj kaptis lin koler’
kaj venis al la mens’
de li la firma pens’
tranĉendas eĉ ceter’
[strofo 4]
piedoj kuŝis du
malvarmaj kaj sen viv’
kaj staris pro naiv’
la ulo sur genu’
tranĉis la parti’
piedojn multajn for
piedojn bonajn for
ordonis la parti’
[strofo 5]
ekzistas tamen sed’
ĉar male ol en fabl’
partie kun probabl’
rekreskas la pied’
Random Lyrics
- jamie owens-collins – how could i ever say no lyrics
- funky dl – 2 long lyrics
- justin rutledge – jellybean lyrics
- larry (dnk) – dubai* lyrics
- валентин дядька (valentin dyad’ka) – царь (tsar) lyrics
- tomoyo harada – 異国の娼婦 (ikoku no shofu) lyrics
- davíd garza – god’s hands lyrics
- milos bojanic – oči zelene lyrics
- akintoye – woosah lyrics
- jusu kilnybe – drakula lyrics