gianfranco molle – ne atendu bonan onton lyrics
[teksto de “ne atendu bonan onton” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
pluraj h0m+j plendas jene
mi marksisto estas vere
tajloradas nun, tamene
oni vestojn malkohere
[strofo 2]
fermajn pugnojn h0m+j kaŝas
en la poŝoj pro pudoro
cigaredojn lipoj draŝas
mortas cindroj en la koro
[rekantaĵo]
ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
en atend’ de bona onto
kiel ul’ perdinta saĝon
sida ĉe rivera ponto
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui?
[strofo 3]
siblas nun malama vento
iujn tedis eĉ espero
kovras iujn nur silento
kiel lana pulovero
[strofo 4]
nokte vagas duba sento
pri morgaŭa la vetero
ĉu ĝi portos bonan ion?
sed kion? kion? kion?
[rekantaĵo]
ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
en atend’ de bona onto
kiel ul’ perdinta saĝon
sida ĉe rivera ponto
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui?
[strofo 5]
iuj pensas ke la fonto
ĉesos akvi la riveron
tamen venos de la monto
plia akvo ĉi someron
[strofo 6]
onidire en estonto
ja degelos atmosfero
sed problemojn niajn solvos
nur alfront’, alfront’, alfront’
[rekantaĵo]
vi ne ŝparu nun kuraĝon
ne atendu bonan onton
kiel ul’ perdinta saĝon
sida ĉe rivera ponto
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui
[strofo 7]
sociismon ni konstruas
kaj ni sukcesos certe iam
morgaŭ ne! hodiaŭ! ĉiam
libereco tre malfruas
[strofo 8]
kuracil’ por sociismo
laŭte tion mi pribruas
estas pli da sociismo
pli da, pli da, pli da
[rekantaĵo]
vi ne ŝparu nun kuraĝon
ne atendu bonan onton
kiel ul’ perdinta saĝon
sida ĉe rivera ponto
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui
atendante ke el fonto
akvo ĉesos flui
Random Lyrics
- i nipoti della zia enz – apuania lyrics
- william hawley – meeting at night lyrics
- ruezy – funky lyrics
- rare breeds – chillies lyrics
- sofos – toni cantó lyrics
- sarcadelm – jive in lyrics
- quinn lewis – heartbreak hall of fame lyrics
- $tand that ground – a clown thats down is a clone that’s done lyrics
- malco – tell me lyrics
- anonymuz – only god forgives lyrics