i.d.c. – mistera paro lyrics
kiel forta maro
kun pura ĉiel’
la mistera paro
kiel blua rev’
esteban kaj natalia
ne bezonas amikaron
sufiĉas unu al la alia
loĝas for sen najbaro
tamen unufoje per semajn’
venas el sia montar’
tiam ili promenas kun flamo en rigard’
ili vizitadas urbon nian
nur pro la diskovendej’
sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’
kiel forta maro
kun pura ĉiel’
la mistera paro
kiel blua rev’
esteban estas genia
memoras ĉion sen eraro
multe pli belas natalia
ol virin’ sur kalendaro
sed por ili nun plej gravas ja
amo al la muzik’ fajna
tial ili promenas kun flamo en rigard’
ili vizitadas urbon nian
nur pro la diskovendej’
sed tie sentas sin kiel en sia hejm’
ili vizitadas urbon nian
nur pro la diskovendej’
sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm’
kiel forta maro
kun pura ĉiel’
la mistera paro
kiel blua rev’
Random Lyrics
- loco (korean) – 남아있어 (still) lyrics
- christoffer gustafsson – upptagen med att va fri lyrics
- alterbeast – throne of maggots lyrics
- סולג’יי – kach hakol be’easy – קח הכל באיזי – soul j lyrics
- jay park – on it lyrics
- ludvig – tillsammans lyrics
- mook – may 18th [credits] lyrics
- pablo 2115 – spirit gun [bonus track] lyrics
- mid – gold for the price of silver lyrics
- prez – yes of course lyrics