jacques yvart – la invito por vojaĝo lyrics
[teksto de “la invito por vojaĝo” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
filin+fratineto
sonĝu pri kvieto
kunvivi en for’ azila
kaj ami sen zorgo
nur ami ĝis morto
en lando al vi simila
tra ĉiel+vualo
la suno per palo
revigus min pri la ĉarmoj
de via okulo
perfida, kun brulo
mistera, pro lum’ tra larmoj
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 2]
la meblojn ĉe l’ muro
briligus poluro
de jaroj en nia ĉambro
miksiĝus odoroj
de raraj sud+floroj
al la svaga spir’ de l’ ambro
ornam’ en abundo
speguloj sen fundo
la pomp’ oriente sorĉa
en ĉio al koro
parolus sonoro
de l’ patra pralingvo dolĉa
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 3]
sur ĉiu k+n+lo
jen dormas ĝangalo
de ŝipoj kun mar+vagemo
por esti la iloj
de viaj deziroj
alvenis de l’ mond+ekstremo
ĉe suno+subfalo
vestiĝas al valo
al la tuta urb’, al ondo
hiacinto kaj oro
ekdormas en gloro
de varma lum+klar’ la mondo
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
Random Lyrics
- xilv – move (single) lyrics
- forestwlkr – griddy (ft. reto) prod. slam lyrics
- letargik – skin therapy lyrics
- pharoz – лезвия (blades) lyrics
- m1v – no1 lyrics
- the coronas – getaway car lyrics
- benji (chh) – song in my heart lyrics
- box of frogs – just a boy again lyrics
- ev bird – autopilot lyrics
- bonnie keen – marked for life lyrics