azlyrics.biz
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

jacques yvart – la lamanta reĝo lyrics

Loading...

[teksto de “la lamanta reĝo” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
jen reĝo hispana aŭ franca
suferis pro pieda kal’
ĉe liva piedo balanca
lamis li, kompatu vi al

[strofo 2]
do la korteganoj, gent’ ekstra
imitis lin kun diligent’
ĉu de l’ liva, ĉu de la dekstra
ĉiu lernis lami sen pent’
[strofo 3]
montriĝis tuj la avantaĝo
utilo de ĉi tiu mod’
por ĉiuj sur ĉiu etaĝo
ĉiu lamis pro akomod’

[strofo 4]
sed iam senjor’ el provinco
forgesis devon de la kort’
kaj iris ĵus antaŭ la princo
stare rekta sen paŝotord’

[strofo 5]
fi! ĉiu mokeme ekridis
krom reĝo, kiu kun envi’
murmuris: “senjor’, kiel diri?
kredas mi, ke ne lamas vi”

[strofo 6]
“ho! moŝto, eraron vi diras
min kovras kaloj ĝis tali’
pli rekte ol iuj mi iras
ĉar je kruroj du lamas mi”

[strofo 7]
“ho! moŝto, eraron vi diras
min kovras kaloj ĝis tali’
pli rekte ol iuj mi iras
ĉar je kruroj du lamas mi”



Random Lyrics

HOT LYRICS

Loading...