jacques yvart – povra marteno lyrics
[teksto de “povra marteno” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
kun peza ŝpato sur la ŝultro
kaj ĉe la lipo milda kant’
kaj ĉe la lipo milda kant’
ĉe la anim’ granda kuraĝo
iris li por ŝviti sur kamp’
[rekantaĵo]
povra marteno, povra mizero
fosu en tero, fosu en temp’
[strofo 2]
por perlabori sian vivon
de frumateno ĝis vesper’
de frumateno ĝis vesper’
iris li por ŝpati la teron
en ĉiu lok’, ĉiu veter’
[rekantaĵo]
povra marteno, povra mizero
fosu en tero, fosu en temp’
[strofo 3]
videblis sur lia vizaĝo
nek ĵaluzem’, nek ambigu’
nek ĵaluzem’, nek ambigu’
alies kampojn li plugadis
ŝpatante plu, ŝpatante plu
[rekantaĵo]
povra marteno, povra mizero
fosu en tero, fosu en temp’
[strofo 4]
kaj kiam morto al li signis
ke por kamplabor’ venis fin’
ke por kamplabor’ venis fin’
li fosis mem ja sian tombon
rapide forkaŝante sin
[rekantaĵo]
povra marteno, povra mizero
fosu en tero, fosu en temp’
[saksofono soloo]
[strofo 5]
li fosis mem ja sian tombon
rapide forkaŝante sin
rapide forkaŝante sin
kaj por neniun h0m+n ĝeni
silente li kuŝigis sin
[rekantaĵo]
povra marteno, povra mizero
dormu sub tero, dormu sub temp’
Random Lyrics
- 4everfreebrony – save me lyrics
- suei & ag sixteen – no he vuelto a llorar, pero lyrics
- gxblin – şeytan lyrics
- bliz – m.i.a. lyrics
- crybaby cash – visine lyrics
- los amigos de kitty – tino el pingüino lyrics
- mister goblin – holiday world lyrics
- rich amiri – atari lyrics
- lil zemi – before the ritual✞+ lyrics
- the attire – sriracha lyrics