kajto – melankolia trajnkanzono lyrics
[teksto de “melankolia trajnkanzono” ft. kajto]
[strofo 1]
1998: turneo en usono
post koncerto, dum la nokt’, kunsidi, babili sur la gazono
daŭre en la malproksim’, ŝarĝ+vagonaraj sonoj
kontinue atingas nin melankoliaj trajn+kanzonoj
mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj
gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
mi revas pri la planko kie sidas en krepusko
vagabondaj muzikantoj: woody guthrie, cisco houston
[strofo 2]
1998: turneo en usono
veturante de lok’ al lok’, ĉiutage alia koncert+salono
dum kvaronhor’ antaŭ barilbrak’ en novjorka regiono
preterveturas sur la trak’, vagono post vagono post vagono
mi pensas pri la trako de la forirpunkt’ ĝis la fino
mi pensas pri la kurso, pri de la trajno la destino
mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi
vojaĝante al libereco kun cisco kaj kun woody
[strofo 3]
1998: turneo en usono (usono)
de tiam, lokomotiva vok’ min plaĉas kiel ĉiela sono
rеvanta pri de la trajn+fajfil’, la akordo de la tri tonoj (akordo de la tri tonoj)
ankoraŭ ĉiam atingas min mеlankoliaj trajn+kanzonoj
Random Lyrics
- the thoughts – plain as the nose on your face lyrics
- naakyeum (나겸) – 페르소나 (persona) lyrics
- paulade – as days go by lyrics
- floyd marsden – stop talking soon lyrics
- dreemreecha – sacrafice lyrics
- antonia navarro – lucidez lyrics
- saša matić – još po jednu lyrics
- davinex – sick of you lyrics
- daytona kk – dal dolore lyrics
- negro rudhy – beco lyrics