kajto – orangutango lyrics
Loading...
[teksto de “orangutango” ft. kajto]
en kaĝo kaŭras la orangutango
por li skeleta arbostump’ figuras
la praarbaron, kaj anstataŭ mango
duonoranĝo sur la ter’ malpuras
tra ŝnur’ li grimpas kvazaŭ tra lianoj
anstataŭ branĉoj fera krad’ aĵuras
ho! arba virtuozo, viaj manoj
kvarope svingas la elastan korpon
kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
spegulas min, mokante mian turpon
mi, h0m+, frato via laŭ la sango
envias vian flugfacilan kurbon
kaj vian formadapton
ho! orango
ho! arba virtuozo, viaj manoj
kvarope svingas la elastan korpon
kiu en ĉiuj nervoj kaj organoj
spegulas min, mokante mian turpon
mi, h0m+, frato via laŭ la sango
envias vian flugfacilan kurbon
kaj vian formadapton
ho! orango
Random Lyrics
- hypermass – hivemind lyrics
- đubrivo – vaša kćerka lyrics
- pool kids – that’s physics, baby lyrics
- kcvoid – poof lyrics
- 佐藤康子 (yasuko agawa) – meu amor lyrics
- jackson lundy – benny dreamgood lyrics
- t.ollyvar – euphoria lyrics
- l.e.o. byrd – acidic lyrics
- randomgod – natalie vom auenland lyrics
- karanu – rumba under moonlight lyrics