kajto – sonĝo-monde lyrics
[teksto de “sonĝo+monde” ft. kajto]
[strofo 1]
mi povus flugi per flugiloj, flugi per flugiloj
kiel la birdoj, miaj amikoj, la birdoj, miaj amikoj, alten al vi
[strofo 2]
mi povus naĝi per naĝiloj, naĝi per naĝiloj
kiel la fiŝoj, miaj amikoj, la fiŝoj, miaj amikoj, funden al vi
[strofo 3]
mi povus gliti per glitiloj, gliti per glitiloj
kiel serpentoj, miaj amikoj, serpentoj, miaj amikoj, glate al vi
[strofo 4]
mi povus marŝi per piedoj, marŝi per piedoj
kiel la hundoj, miaj amikoj, la hundoj, miaj amikoj, foren al vi
[strofo 5]
en la sonĝoj ĉio ja eblas, flugi kaj gliti, kiam printempas, bele al vi
same veke multo ja eblas, naĝi kaj marŝi, eĉ kiam ventas, gaje al vi
[instrumenta]
[eliro]
bele kaj gaje al vi
bele kaj gaje al vi
bele kaj gaje al vi
Random Lyrics
- sarius – okinawa lyrics
- moonshake – tar baby lyrics
- sakitaro – midas lyrics
- cliffs of capri – battlefields and borderlines lyrics
- alex irish – psycho lyrics
- imroyaltee – chicken lyrics
- summrs – always winnin lyrics
- sloan lyrix – snake skin lyrics
- tyla yaweh – rockstar nights lyrics
- natstar – outside lyrics