azlyrics.biz
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

la kompanoj – ne forlasu min (ne me quitte pas) lyrics

Loading...

[teksto de “ne forlasu min (ne me quitte pas)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
ne forlasu min
ĉio sen neces’
iru al forges’
ĉio ĝis la fin’

[strofo 2]
estu for la hor’
de la vana pen’
kaj de miskompren’
ĉio estu for

[strofo 3]
kaj kruela flu’
de ĉiu minut’
al malĝoja mut’
nin ne pelu plu

[rekantaĵo]
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min
[strofo 4]
en seka ĥaos’
sen pluv’ kaj sen fin’
mi provizos vin
per safira ros’

[strofo 5]
mi el rok’ kaj hum’
fosos ĝis post mort’
por ke via sort’
pleniĝu de lum’

[strofo 6]
naskiĝos destin’
kun am’ kiel leĝ’
kun am’ kiel reĝ’
por vi, la reĝin’

[rekantaĵo]
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min

[strofo 7]
ne forlasu min
miaj vortoj kun
frenez’ kaj fortun’
alparolos vin
[strofo 8]
mi rak+nt+s pri
sorĉa ama par’
kiun vekis mar’
de nova ebri’

[strofo 9]
mi rak+nt+s pri
rеĝa misdestin’
ne koninte vin
mortis li sеn kri’

[rekantaĵo]
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min

[strofo 10]
foje el vulkan’
el sterila put’
ŝprucas lafosput’
kiel uragan’

[strofo 11]
foje ŝtona ter’
donas pli da gren’
ol riĉa teren’
dum arda somer’
[strofo 12]
foje en vesper’
en fajranta fuĝ’
nigro kun la ruĝ’
pariĝas en ver’

[rekantaĵo]
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min

[strofo 13]
ne forlasu min
ĉesos mia plor’
vortoj estos for
mi rigardos vin

[strofo 14]
mi rigardos dum
dancoj kaj ridet’
aŭdos en sekret’
vin dum kanta zum’

[strofo 15]
kaj mi iĝos nur
ombro en la fund’
obeema hund’
apud via spur’

[eliro]
sed ne forlasu min
ne forlasu min
ne forlasu min



Random Lyrics

HOT LYRICS

Loading...