la kompanoj – rigardu nepre ni (il nous faut regarder) lyrics
[teksto de “rigardu nepre ni (il nous faut regarder)” ft. la kompanoj]
[strofo 1]
malantaŭ malpuraĵ’
sternata antaŭ ni
malantaŭ molvizaĝ’
okuloj kun krispiĝ’
[strofo 2]
trans malfermita man’
aŭ man’ fermita male
oferta sed en van’
aŭ pugna al la alt’
[strofo 3]
pli for ol lim’ de ter’
pikdrate elfarita
pli for ol la mizer’
rigardu nepre ni
[strofo 4]
rigardu nepre ni
al kio estas bela
ĉiel’ en blu’ aŭ griz’
knabinoj ĉe l’ river’
[strofo 5]
amik’ por ni fidema
morgaŭa bela sun’
al ŝipo en reven’
kaj flugo de hirundo
[strofo 6]
amik’ por ni fidema
morgaŭa bela sun’
al ŝipo en reven’
kaj flugo de hirundo
[strofo 7]
transe de la koncert’
de singult’ kaj de plor’
kaj de kri’ pro koler’
de h0m+j еn angor’
[strofo 8]
transe de la tumult’
de labor’ surstrata
kaj sakraĵ’ dе fiul’
fajfileg’ de alarm’
[strofo 9]
pli forta ol infan’
diranta pri militoj
pli forta ol tiran’
al ili nin puŝinta
[strofo 10]
aŭskultu nepre ni
al la somermurmur’
al enarbara bird’
kaj en ni sangopuls’
[strofo 11]
al la infanopreĝ’
al patrinlulokant’
kaj bruo de la ter’
kun mild’ endormiĝanta
[strofo 12]
al la infanopreĝ’
al patrinlulokant’
kaj bruo de la ter’
kun mild’ endormiĝanta
Random Lyrics
- kyle rich – 41 sweepers (traducciones al español) lyrics
- grillyazh – летний балкон (summer balcony) lyrics
- reneé rapp – i wish lyrics
- tyler showers – violet lyrics
- tamè (italy) – estraneo lyrics
- odprophet – tramadol lyrics
- abhi the nomad – love doesn’t bite lyrics
- xaxanity – i feel like tony montana in looney tunes lyrics
- artla – telling lies lyrics
- mr. lee (chi) – me & the boyz lyrics