azlyrics.biz
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

la-la (jpn) – al nova par’ lyrics

Loading...

[teksto de “al nova par'” ft. la+la]

[strofo 1]
al alta mont’ de via front’
jen, krute kaj deklive daŭras la voj’
viaj vojoj du apartaj
unuiĝas hodiaŭ tie ĉi

[strofo 2]
matena hel’ kaj nokta kel’
ho, trafos vin ripete en la vojaĝ’
sed la tagoj ne promesas
nur feliĉon al vi, dolĉan al vi
[strofo 3]
se preskaŭ frakasiĝos via konfid’
en kaŝita plor’, difektita kor’
nepre gvidos vin la rememor’
vin tenas amo inter vi

[instrumenta]

[strofo 4]
al alta mont’ de via front’
jen, krute kaj deklive daŭras la voj’
vi duope firme staras
ardas nun forta am’ en via kor’

[strofo 5]
vi du mano en man’ ekvelas kun ĝoj’
sur la verda mar’, cedas ĉia bar’
ni do, tostu por la nova par’
ĉion al vi, bonan al vi

[strofo 6]
vi du mano en man’ ekvelas kun ĝoj’
sur la verda mar’, cеdas ĉia bar’
ni do, tostu por la nova par’
ĉion al vi, bonan al vi



Random Lyrics

HOT LYRICS

Loading...