la perdita generacio – la pasinta generacio lyrics
ili diras ke vi estos perdita
en sektoreto
vi estos kapt-ta
en frenezulomovado ŝlosita
se vi ilin sekvas ne
ĉu nur laŭ ilia piedspuro
riĉiĝi per grimpi la turon
manĝegi malantaŭ la muro
veran vivon havos ni?
malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun vi elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos vi!
la estontecon regos vi!
ili sen scio asertas stultaĵojn
pri esperanto, pri vegana manĝaĵo
tro malfrue por tondi la kreskaĵon
kiun ili plantis mem
tuj ili montras potencon
nomigante ĝin respondeco
sed fakte ĝi estas atenco
kontraŭ unu libera hom’
malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun vi elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos vi!
la estontecon regos vi!
malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun ni elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos ni!
la estontecon regos ni!
Random Lyrics
- turo’s hevi gee – windows kaatuu – haaveet kaatuu lyrics
- creature feature – worlds-in-between lyrics
- maija vilkkumaa – puisto puhuu lyrics
- iamtheonlysss – s.s.s x tellaman – menace lyrics
- andre desaint – otw lyrics
- quinto parpadeo – la lluvia y mas cosas del alma lyrics
- elito – ouro lyrics
- kidd dreamer – were holding on lyrics
- mikko kuustonen – onnentyttö lyrics
- mayte martin – procuro olvidarte lyrics