manŭel (ita) – ligita al unu sablero lyrics
[teksto de “ligita al unu sablero” ft. manŭel]
[strofo 1]
vi volas lasi min, iri malproksimen
sed, en mallumo, vi poste vokos min
[strofo 2]
mi volas vin luli, vin luli
metante vin sur ondon de l’ maro, de l’ maro
ligante vin al unu sablero
tiel, ke en nebulon fuĝi ne povos vi
kaj ĉiam restos tie ĉi
[strofo 3]
mi volas vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel ĝia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu
feliĉo regos por ni du
[strofo 4]
ĉar, eble, iam vi fuĝos
kaj en la nokto vi perdiĝos
kaj, tute sola, en la mallumo
poste min vokos
[strofo 5]
mi volas vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel ĝia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu
feliĉo regos por ni du
[instrumenta]
[strofo 6]
mеmoru, ke l’ veran amon
en mia koro ĉiam vi trovos
ni tiel vivos еn harmonio kaj poezio
[strofo 7]
mi volas vin luli, vin luli
metante vin sur ondon de l’ maro, de l’ maro
ligante vin al unu sablero
tiel, ke en nebulon fuĝi ne povos vi
kaj ĉiam restos tie ĉi
[strofo 8]
mi volas vin teni, vin teni
al mi ligita per sunradio, radio
kaj tiel ĝia varmo dispeligos
la nebulon kaj via koro
foriri ne povos plu
feliĉo regos por ni du
feliĉo regos por ni du
feliĉo regos por ni du
feliĉo regos por ni du
feliĉo regos por ni du
Random Lyrics
- odc (rock band) – once upon a time lyrics
- família fn – mil fita se passa na cabeça de um louco lyrics
- apollo z – tour du monde lyrics
- lein – serce ze szkła lyrics
- do1r – next lyrics
- hvncwoty – concertina lyrics
- ekko astral – eat off my chest (while i stare at the camera) lyrics
- brisk timos – busy man lyrics
- blush – are u ok lyrics
- the four seasons – mystic mr. sam lyrics