martin & la talpoj – anstataŭ letero lyrics
[teksto de “anstataŭ letero” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
kurta revido ĉe la pordo de l’ somero
kaj kiel ĉiam vi malfruis
mi bezonis por momento revivigi
la revon kiun mi detruis
ĉu vi aŭdas min nun?
[rekantaĵo]
min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer’
kaj la voĉo de tener’
ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
vi ankaŭ pensas pri mi plu?
[strofo 2]
ĉu mi ne agas laŭ mia aĝo?
ĉu mi silentas pro malkuraĝo?
ĉu mia voĉo malaperis en la bru’?
ĉu la distanco transireblas por ni du?
[rekantaĵo]
min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer’
kaj la voĉo de tener’
ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
vi ankaŭ pensas pri mi plu?
[strofo 3]
jes, mi ripetas min, kaj eluziĝis la tem’
se vi pardonis min, ĉu mi pardonos min mem?
[rekantaĵo]
min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer’
kaj la voĉo de tener’
ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
vi ankaŭ pensas pri mi plu?
[rekantaĵo]
min ne mankas la malcerto, sed min mankas la leĝer’
kaj la voĉo de tener’
ĉiutage, dum la jaroj, mi pensadis pri vi, ĉu
vi ankaŭ pensas pri mi plu?
Random Lyrics
- droeloe – lion heart lyrics
- something to do – let her go! lyrics
- foresight (vaughn) – our old robots lyrics
- pasajeros del viento – la danza del fuego lyrics
- jay fizzle – won’t cost shit lyrics
- ynkeumalice – phoenix rising (poem) lyrics
- pan amsterdam – pricey nacho lyrics
- דוד ד’אור – bach shemitnagen – באך שמתנגן – david d’or lyrics
- alicia keys – fallin’ (live from movistar arena buenos aires, argentina) lyrics
- vvardenfell – decapitation lyrics