martin & la talpoj – en akordo lyrics
[teksto de “en akordo” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
ĝi finfine estas for
la ŝtono en la brusto
ĝis revido al dolor’
ekde aŭgusto
venu nova energi’
por problemoj novaj
la malnovajn lasas mi
al la ĉionpovaj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
[strofo 2]
kiel fremda estas viv’
nenion mankas
venu agoj sen motiv’
papero blanka
venu nova energi’
venu varmaj ondoj
jen ni staras, vi kaj mi
en malsamaj mondoj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
[post+rekantaĵo]
kaj vespere venas sonoj de ludanta infanar’
miksiĝantaj en la aero kun la vento de la mar’
kaj mi sidas kun gitar’
[gitarsoloo]
[strofo 3]
venu nova energi’
venu varmaj ondoj
jen ni staras, vi kaj mi
en malsamaj mondoj
[rekantaĵo]
ĉu mankas iluzi’?
en akordo, en ordo por mi
ĉu vi iros kun la pli’?
en akordo, en ordo por mi
Random Lyrics
- jay cinco – right from wrong lyrics
- šanov 1 – facebook lyrics
- yasmin hutchins – hypnotisiert lyrics
- goddess fiji – trap lyrics
- foeva – red, yellow, green lyrics
- america part two – the same lyrics
- joan shelley – when the light is dying lyrics
- btob – 夏色 (summer color) my girl lyrics
- keyvan ansari – nisti lyrics
- alex antonov – concetto di flow lyrics