martin & la talpoj – la gusto kaj la son’ lyrics
[teksto de “la gusto kaj la son'” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
tagoj brilaj kaj de enu’
ni forgesas kaj iras plu
vanta strebo kaj vana pen’
post la cel’ atendas
la malplen’
[rekantaĵo]
la gusto kaj la son’
kaj la urbaj stratoj
la tembro kaj la ton’
kaj la ritmaj batoj
la gusto kaj la son’
[strofo 2]
fantazioj sen rezultat’
kaj ĉiama sento de malsat’
la sopiro al io pli
sed ĉiuj mortos
kaj ankaŭ mi
[rekantaĵo]
la gusto kaj la son’
kaj la urbaj stratoj
la tembro kaj la ton’
kaj la ritmaj batoj
la gusto kaj la son’
la tembro kaj la ton’
[instrumenta]
[strofo 3]
vi gustas bone en la varm’
vi estas sala kiel larm’
en la silento kaj malhel’
mi sentas spiron de ĉiel’
[strofo 4]
la sopiro al io pli
sed ĉiuj mortos
kaj ankaŭ mi
[rekantaĵo]
la gusto kaj la son’
kaj la urbaj stratoj
la tembro kaj la ton’
kaj la ritmaj batoj
[rekantaĵo]
la gusto kaj la son’
kaj la urbaj stratoj
la tembro kaj la ton’
kaj la ritmaj batoj
[eliro]
la gusto kaj la son’
la tembro kaj la ton’
Random Lyrics
- b. praak – mal mal lyrics
- carman – saved, delivered and healed lyrics
- to the grave – bloodhounds lyrics
- דוד ד’אור – bayam hagadol – בים הגדול – david d’or lyrics
- aehnt – euphoria lyrics
- niboy – rds lyrics
- paint – strangers (demo) lyrics
- iamempty – изоляция (isolation) lyrics
- lil ja (fra) – paradis lyrics
- spencer the mc – high note lyrics