martin & la talpoj – postsomero (super la pontoj) lyrics
[teksto de “postsomero (super la pontoj)” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
kiu kredintus en frua maten’
ke la vespero
tiel finiĝus en urba marĝen’
en postsomero?
kiu kredintus, ke sidus ni du
ĉe l’ panoramo?
sube distance la lumo kaj bru’
la lasta tramo
[rekantaĵo]
kaŝu nin nokto
nia sonĝo ne estas krim’
la tag’ estas vokto
jam vokanta de l’ malproksim’
[strofo 2]
en la kvieto post la aventur’
super la pontoj
ne distingeblas en nokta obskur’
niaj estontoj
ĉu miaj trajtoj en nuna versi’
vere validas?
ĉu promenitoj de iama mi
vi apud mi sidas?
[rekantaĵo]
kaŝu nin nokto
nia sonĝo ne estas krim’
la tag’ estas vokto
jam vokanta de l’ malproksim’
kaŝu nin nokto
nia sonĝo ne estas krim’
la tag’ estas vokto
jam vokanta de l’ malproksim’
Random Lyrics
- manizha – тонкий лён (thin flax) lyrics
- lola rhodes – chained to the rythm lyrics
- lvmrig – теперь (now) lyrics
- iagx – espelhos lyrics
- pip proud – louisiana-texas way lyrics
- littlegogo – salope lyrics
- buragozz lyrics lyrics
- buzzy linhart – there’s no need lyrics
- so far so fus – mr. selvtillid lyrics
- ace assam – gaonliya lora lyrics