mikaelo bronŝtejn – esperantujo mia… lyrics
[teksto de “esperantujo mia…” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
do, jen, post mi trafis al mia unua oficiale vizitita esperanto+kongreso, en la naŭdek dua, en vieno
kaj tie, la ruzulo simo milojeviĉ, konata al ĉiuj, diris
“nu, ha, por enlanda sovetunia esperanto+movado vi faris multajn kantojn”
“nun vi devas labori por monda esperanto+publiko”
kaj mi komencis labori tiel kiel mi tiam komprenas
kaj aperis la kanto “esperantujo mia…”
[strofo 1]
esperantujo mia farte bonas
la lingvo kara mil+milvoĉe sonas
nur elektitoj post atenta kribro
plezure trafas paĝojn de l’ jarlibro
[strofo 2]
sed la jarlibron legas jam dek mil, do
rezultas plene kontentiga bildo
se ni plu iros en adeptokreo
ekstera mond’ nin vidos sen lupeo
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 3]
por eksteruloj, prudaj aŭ laikaj
ni estas h0m+j, sed sen umbilikoj
do, en senzorga posttagmeza sato
ili nin mokas kun duonkompato
[strofo 4]
ŝvebantaj super militara flamo
ni pledas nur pri l’ reciproka amo
sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka
inter kanona bruo reciproka?
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 5]
ĝojigas vere, kvazaŭ malaresto
de revuaro nia nova vesto
kaj mi ĝojegas ĝis infana ravo
se ion novan trovas en enhavo
[strofo 6]
“lkk”+ajn klaĉojn mi akceptas ame
se ili freŝas, tamen daŭras same
senfrukte truda maĉo kaj remaĉo
pri ecoj de raŭmaĉo kaj ŝaŭmaĉo
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 7]
ĉu malpli logas nun la nova sento?
eosto junas – oldas okcidento
sed ne rapidu ĵeti la konkludojn
ke junular’ elektis novajn ludojn
[strofo 8]
ne estas eksterordinara io
ke tejo nun kongresas en rusio
sed notu ie en la gloraj paĝoj
junuloj niaj estas plej kuraĝaj
[rekantaĵo]
do, jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 9]
dissaltos baroj kaj disfalos muroj
ekkantos gloron flutoj kaj tamburoj
movadon nian ne plu ignorante
la mondo ekparolos esperante
[strofo 10]
ekfanfaronos ĉie en ekranoj
la venkoj ĝisvivontaj veteranoj
ĉe l’ festa tablo eksidontaj kune
vi miajn kantojn rememoros, ĉu ne?
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
esperantujo mia
Random Lyrics
- lydia ingegneri – oh my soul (live) lyrics
- bamsoosung (밤수성) – romantic blue lyrics
- tom cardy – perception check lyrics
- أحمد باتشان – ana mesh haramy – أنا مش حرامي – ahmed batshan lyrics
- puppetflip – that’s life lyrics
- lead into gold – the eternal present lyrics
- vast1c – season two lyrics
- khalid reed – real love lyrics
- kate rusby – hunter moon @30 lyrics
- made apollo – j-5 lyrics