azlyrics.biz
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

mikaelo bronŝtejn – mia nomo ne gravas lyrics

Loading...

[teksto de “mia nomo ne gravas” ft. mikaelo bronŝtejn]

[strofo 1]
mia nomo ne gravas
mia aĝo – des pli
nur modestan kanteton
mi prezentos al vi
malaperas amikoj
en haladzo de l’ viv’
nur pri tio bedaŭras
mia simpla motiv’

[strofo 2]
estis iam aktiva
unu nia amik’
lia ventromelono
kreskas nun kun efik’
li adoras tagmanĝon
vespermanĝon – des pli
matenmanĝo abunda
estas sankta por li

[strofo 3]
li eĉ aspirantiĝis
ŝajnas, ke pro malsat’
ĉar pli bonan tagmanĝon
havos la kandidat’
lia ĉefo ordonis
kun mirinda rigor’
“malbenitan lingvaĉon
vi forĵetu el kor'”
[strofo 4]
“iru for, esperanto”
li ekploris kun trist’
“povas nun nur doktoro
resti esperantist’
kiam mi doktoriĝos
mi forkuros el hejm'”
pacience atendu
la doktoron, ho, sejm

[strofo 5]
en tendaroj aperis
simpatia fraŭlin’
ĉiu dua junulo
en anim’ amis ŝin
ŝiaj bluaj okuloj
estis vera turkis’
pro agemo kaj belo
ni elektis ŝin miss

[strofo 6]
tamen, pasis la tagoj
post gepatra admon’
ŝi akceptis proponon
de la certa person’
kiu dum rendevuoj
ripetadis kun flat’
“mia amo – beethoven
kaj moderna kravat'”
[strofo 7]
iam lernis germanan
li en la institut’
kaj memoras, ke “bone”
ŝajne, estas “sehr gut”
tio, certe sufiĉas
por la certa medi’
plu knabin’ ne aperas
en tendaroj kun ni

[strofo 8]
daŭri kanton similan
certe, eblas sen fin’
“sed, ĉu estos moralo?”
tuj demandos li min
la moralo aperos
mi ne miras pri l’ pet’
ni kutimas ricevi
sencon sur teleret’

[strofo 9]
ni kutimas pardoni
se amik’ sen hezit’
oferadas la sentojn
por trankvil’ kaj profit’
malaperas amikoj
en haladzo de l’ viv’
nur pri tio bedaŭras
mia simpla motiv’



Random Lyrics

HOT LYRICS

Loading...