persone – perloj sur la ter’ lyrics
ocean’ – nin disigas kaj kunligas
etendita man’ – sen enhavo
vortovan’ – sentoj trompas, sentoj rompas
korojn – sur ekran’ – lasta savo
unison’ – voĉoj raŭkaj, adiaŭ’ kaj
skribo per krajon’ – la adreso
en vagon’ – reracio post ebrio
petoj kaj admon’ – ĝis forgeso
ni estas perloj sur la ter’
ni estas cindro en aer’
ni estas frosto en maten’ sur la fenestro
vi estas cindro sur la ter’
vi estas perloj en aer’
kaj la silento en malplen’ post longa festo
rendevu’ – kun neniu estas ni
unika kontribu’ – al la listo
evolu’ – esti sola kaj malmola
kiel la statuo de kristo
ni estas perloj sur la ter’
ni estas cindro en la aer’
ni estas frosto en maten’ sur la fenestro
vi estas cindro sur la ter’
vi estas perloj en aer’
kaj la silento en malplen’ post longa festo
Random Lyrics
- fragile vastness – maya’s diary lyrics
- vader – the eye of the abyss lyrics
- blackwave. – figure lyrics
- goya – jesteś częścią mnie lyrics
- mashbeatz – medusa lyrics
- bagdad cafe the trench town – everything lyrics
- chava flores – marthita la piadosa lyrics
- gak (rapper) – we ridin’ lyrics
- saïan supa crew – il faut que ça cesse lyrics
- pedra letícia – funcionário do mês lyrics